La 4an de februaro 2016 post longa malsano en Jalutorovsk (Siberio) forpasis
Viktor Sergejeviĉ Sapoĵnikov (1953-2016)
Li praktikis multajn profesiojn (lignohakisto, paŝtisto, filmoprojekciisto, noktogardisto, eldonisto; laste kaj plej longe – kunlaboranto de reklamgazeto en Tjumeno), kaj dediĉis sian liberan tempon al legado, ŝako, filozofio, motorciklado, babilado kun geamikoj kaj al Esperanto. Konatiĝinte kun Esperanto en 1980, li baldaŭ diskoniĝis kiel eminenta rakontisto kaj gastama mastro de la memkonstruita domo en kiu (ofte en ĝia kelo) okazis multaj agrablaj kaj humurplenaj esperantistaj kunvenoj en la jaroj 1980-90aj, kaj en kiu povis trovi azilon provizore senhejmaj samideanoj.
Ekde 1984 liaj humuraj kaj satiraj verkoj kaj recenzoj regule aperis en la legenda samizdata almanako Sezonoj, kiun li kunfondis kaj kies redakciano li estis de la komenco ĝis la fino, kaj en la 1990aj jaroj ankaŭ en La Ondo de Esperanto. En 1990 li mem eldonis sian verketaron Proverboj kaj sentencoj, kaj en 1992 aperis lia satira novelaro Ljusjka Benc. Sapoĵnikov tradukis la romanon Resurekto de Lev Tolstoj, kiun Sezonoj eldonis en 2000, kaj kontribuis al la antologieto Samideanoj (Kaliningrado, 2006).
Post sia handikapiĝo (2012) VikS revenis al la kunlaborado en La Ondo de Esperanto en sia propra rubriko “Babiladoj de maljuna provincano”, en kiu li leĝerforme (kvazaŭ)recenzis Esperanto-librojn. Lia lasta “babilado” atingis nin ĉe la jarŝanĝo, kaj kvar tagojn antaŭ lia morto ni priparolis ĉi tiun tekston, decidinte daŭrigi la interparolon post la pretigo de la marta Ondo. La interparolo restis nefinita…
Ni kondolencas al liaj gefiloj kaj genepoj.
Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Naŭ verkoj de Sapoĵnikov estas en nia arkiva retejo
Lia laste aperinta “babilado”