Halina Gorecka rakontas pri “Nia diligenta kolegaro” (Foto: Taesok Choe)
La 12an de aprilo en la Litovia Ĵurnalista Domo en Vilno okazis prezento de la nova verko Nia diligenta kolegaro (NDK), verkita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. Ĉi tiu libro en enciklopedia formo prezentas detalajn kaj elĉerpajn biografiojn de ducent eminentaj esperantistoj en la tuta mondo ekde la apero de Esperanto ĝis nun. NDK sendube estas elstara monumento al multaj diverslandaj fervoraj samideanoj, kiuj dediĉis siajn vivojn al nia komuna afero.
La libron kuneldonis la konata eldonejo Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) kaj Litova Esperanto-Asocio. La preparadon de la libro (sed ne la eldonadon) subvenciis Esperantic Studies Foundation (ESF) kaj la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED). La librokovrilon kreis la litova pentristo Karolis Zovė. NDK estas la sesa libro komune eldonita de Sezonoj kaj LEA.
Al la prezentado venis 34 esperantistoj – ĉefe de Vilno, sed ankaŭ el Kaŭno, Šiauliai, Panevėžys kaj Berlino. Por prezenti la libron el Kaliningrado venis ĝiaj aŭtoroj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov.
La prezidanto de LEA Povilas Jegorovas per mallonga enkonduko prezentis la libron, substrekante ĝian enciklopedian koncizecon kaj fidindecon, kaj la aŭtorojn, kiuj dum unu jardeko intense laboris pri ĉi tiu projekto. Kaj la grandioza rezulto de ilia laborado meritas atenton de ĉiu konscia esperantisto.
Halina Gorecka rakontis pri la ekesto kaj evoluo de la ideo pri NDK, informis pri la multjara kaj skrupula kolektado kaj kontrolado de malfacile troveblaj informoj pri la famuloj de Esperantujo, fine pri tiuj, kiuj volontule helpis en la informserĉado, kontrolado kaj provlegado. Aleksander Korĵenkov rakontis pri la laŭseksa, laŭaĝa kaj laŭlanda statistikoj pri NDK kaj prezentis kelkajn interesaĵojn kiuj malkovriĝis dum la esplorado kaj verkado de la biografioj.
Poste la aŭtoroj longe respondadis al la multaj demandoj. Intertempe, la Berlina Esperanto-aktivulo Johano Pachter rakontis pri kelkaj libroj eldonitaj en Germanio. La ĉeestantoj povis aĉeti la novan libron kaj ricevi dediĉojn de la aŭtoroj. Malgraŭ la konsiderinda prezo, estis venditaj 13 ekzempleroj de la libro; ĉi tiu aĉetemo superis la esperojn de la kuneldonintoj, kiuj kunprenis malpli multajn ekzemplerojn ol estis bezonate kaj sekvatage devis sendi kelkajn librojn poŝte al la aĉetintoj.

Subskribado de libroj estas agrabla devo por ĉiu aŭtoro, eĉ se iuj grumbletas pri tro da “manlaborado” (Foto: Antanas Grincevičius)
Post la fermo de la “oficiala parto” longe daŭris neformalaj konversacioj, diskutoj kaj babiloj ĉe bufedaj manĝaĵoj kaj vino.
Pri la nova enciklopedio, presita antaŭ du monatoj en Kaŭno, informis pluraj amaskomunikiloj de Litovio, interalie: la nacia novaĵagentejo ELTA, tutlanda tagĵurnalo Lietuvos aidas, sciencista gazeto Mokslo Lietuva, novaĵretejo de Litovia Ĵurnalista Asocio kaj aliaj novaĵretejoj.
Povilas Jegorovas
Legu pli detale pri NDK
http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga120.htm
Vidu pliajn fotojn pri la prezentado:
https://www.facebook.com/photo.php?fbid=10156136685018956&set=oa.2136945356320600&type=3&theater&ifg=1 (Taesok Choe)
https://photos.app.goo.gl/TrbDEbW1AAjyKnuo1 (Antanas Grincevičius)
Ĝi estas artikolo el la maja numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №5.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/04/ndk-7